ĉies plej ŝatata esperantisto anonima

Retpaĝoj

cxemizoj.com

(ankaŭ atingebla per ĉemizoj.com!)

Via fonto por la plej mojosegaj varoj Esperantaj.

proverboj.com

La fama Proverbaro Esperanta de Zamenhof, bele listigita.

rimaroesperanta.com

Esperanta rimvortaro: trovu rimon por ĉiu esprimo!

vortenigmoj.com

Libere konigeblaj vortenigmoj Esperantaj.

Libroj

Vortenigmoj

En ĉi tiuj vortenigmoj, oni devas trovi la prezentitajn vortojn inter amaso da hazardaj literoj. Havante 96 vortenigmojn kaj pli ol 2300 unikajn vortojn, eĉ la verkinto ne scias ĉu ĉi tiu libro estas amuzilo aŭ lernilo. Vere, vi lernu almenaŭ unu vorton, kaj eĉ pli bone, havu amuzan tempon.

Proverbaro Esperanta

La fama “Proverbaro Esperanta”, verkita de L.L. Zamenhof, enhavas pli ol 2600 proverbojn. En ĉi tiu eldono, ĉiu proverbo estas listigita plurfoje laŭ la vortoj en la proverbo. Ekzemple, la proverbo “Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn“ troveblas en tri lokoj: sub la "Ĵ" sekcio (“Ĵeti”) kaj sub la "P" sekcio (“perlo” kaj “porko”). Ĝuu do viajn plej ŝatatajn proverbojn Esperantajn - eĉ se vi memoras nur unu vorton.

Projektoj

Dajsvaro

(tradukprojekto)

Maniero por krei kaj uzi pasfrazojn pli fortajn kaj sekurajn per la uzo de ludkuboj kaj vortlisto.

Klavaroj

VEK - QWERTY

Vindoza Esperanta Klavaro, la QWERTY versio. Supersignoj estas atingeblaj per la dekstra ALT klavo kaj la litero.

VEK - DVORAK

Vindoza Esperanta Klavaro, la DVORAKA versio. Supersignoj estas atingeblaj per la dekstra ALT klavo kaj la litero.