Kio estas Dajsvaro?
La Dajsvaro projekto (Angle: Diceware) proponas pli bonan manieron por krei fortan pasfrazon kiu estas facile rememorebla por uzo en ĉifradaj kaj sekurecaj programaroj. Malfortaj pasvortoj kaj pasfrazoj estas unu el la plej kutimaj problemoj en komputila sekureco. Oni povas lerni kiel krei pasfrazojn ĝuste. Iu ajn povas uzi ĉi tiun informon. Oni ne bezonas koni kriptografion aŭ matematikon. Nur faru la simplajn instrukciojn ĉi tie.
Kiel Uzi Dajsvaron (Diceware)?
Por uzi la dajsvaran liston, vi bezonos unu aŭ pli ludkubojn. Multe da surtablaj ludoj enhavas ludkubojn. Ne uzu komputilan aŭ elektran hazardnombran generilon.
Elŝutu la Dajsvaran vortliston al via komputilo. Printu ĝin se vi volas. (vidi la PDF, vidi la H-sisteman version de la TXT, vidi la X-sisteman version de la TXT)
Decidu kiom da vortoj vi deziras en via pasfrazo. Pasfrazo kun kvin vortoj havas pli bonan sekurnivelon ol la simplaj pasvortoj kiujn multe da homoj kutime uzas. Ni rekomendas ke vi uzu pasfrazon kun, minimume, ses vortoj por uzo en Hushmail, vifioj (sendrataj retoj) kaj ĉifradaj programaroj. Por uzo en tre valoraj aĵoj kiel BitCoin, ni rekomendas pasfrazon kun sep aŭ ok vortoj.
Ĵetu la ludkubojn kaj skribu la rezultojn sur papero. Skribu la numerojn en grupoj po 5. Por la nombro da vortoj kiujn vi deziras en via pasfrazo, skribu tiom da numerogrupoj. Vi povas ĵeti unu ludkubon kvinoble aŭ ĵetu kvin ludkubojn unufoje. Se vi ja ĵetas plurajn ludkubojn, legu maldekstre al dekstre.
Trovu la numerogrupojn en la dajsvara vortlisto kaj trovu la vorton dekstre al ĝi. Ekzemple, 21124 signifus ke la sekvonta vorto en via pasfrazo estus “cĉd”.
Kiam vi finiĝis, la vortoj kiujn vi trovis, estas via nova pasfrazo. Memoru ĝin kaj aŭ detruu la paperon aŭ restigu ĝin en tre sekura ejo.
AVERTO: Kiam vi trovas la tutan pasfrazon, uzu la X aŭ H sistemon. Multe da komputiloj ne povas tajpi esperantajn supersignojn.
Ekzemplo
Do, vi deziras pasfrazon kun ses vortoj, kiel ni rekomendas. Vi bezonos 6 multiplikite per 5, aŭ 30 ĵetojn de la ludkuboj. Do, eble vi ĵetis:
1, 6, 6, 6, 5, 1, 5, 6, 5, 3, 5, 6, 3, 2, 2, 3, 5, 6, 1, 6, 6, 5, 2, 2, 4, 6, 4, 3, 2, kaj 6.
Skribu la rezultojn en grupoj po 5:
1 6 6 6 5 
1 5 6 5 3 
5 6 3 2 2 
3 5 6 1 6 
6 5 2 2 4 
6 4 3 2 6
Trovu la numerogrupon en la dajsvara vortlisto kaj skribu la vorton dekstre:
1 6 6 6 5 butonumi
1 5 6 5 3 bĥ
5 6 3 2 2 ripet
3 5 6 1 6 kapuĉ
6 5 2 2 4 tunel
6 4 3 2 6 tia
Via pasfrazo estus:
butonumi bĥ ripet kapuĉ tunel tia
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda