En ĉi tiuj vortenigmoj, oni devas trovi la prezentitajn vortojn inter amaso da hazardaj literoj. Havante 96 vortenigmojn kaj pli ol 2,300 unikajn vortojn, eĉ la verkinto ne scias ĉu ĉi tiu libro estas amuzilo aŭ lernilo. Vere, vi lernu almenaŭ unu vorton, kaj eĉ pli bone, havu amuzan tempon.
La fama “Proverbaro Esperanta”, verkita de L.L. Zamenhof, enhavas pli ol 2600 proverbojn. En ĉi tiu eldono, ĉiu proverbo estas listigita plurfoje laŭ la vortoj en la proverbo. Ekzemple, la proverbo “Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn“ troveblas en tri lokoj: sub la "Ĵ" sekcio (“ĵeti”) kaj sub la "P" sekcio (“perlo” kaj “porko”). Ĝuu do viajn plej ŝatatajn proverbojn Esperantajn - eĉ se vi memoras nur unu vorton.